StorageTek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
StorageTek
negoco • entrepreno vd
Dum 1969 - 2005
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Sidejo Louisville
Lando Usono
TTT Oficiala retejo
vdr
StorageTek Powderhorn tape library

StorageTek (ankaŭ Storage Technology Corporation kaj STK) estis usona kompanio, ekzistinta de 1969 ĝis 2005 kaj ellaboradinta datumdeponan aparataron por organizaĵoj. Inter famaj produktaĵoj de StorageTek estas ilaro por sekurkopiado kaj programaro por datumdeponaj sistemoj.

La kompanio havis sidejon en Louisville kaj uzinon en Ponce (Porto-Riko).

En 2005 la kompanio estis forglutita de la korporacio Sun Microsystems kontraŭ 4,1 miliardoj da dolaroj. Ekde 2010 ĉiuj aktivoj de StorageTek estas posedataj de la korporacio Oracle.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]