Strato de Karolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strato de Karolo
Karlova
Strato de Karolo
strato
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Malnova Urbo
Geografia situo 50° 5′ 10″ N, 14° 24′ 55″ O (mapo)50.086014714.4153056Koordinatoj: 50° 5′ 10″ N, 14° 24′ 55″ O (mapo)
Strato de Karolo (Ĉeĥio)
Strato de Karolo (Ĉeĥio)
DEC
Strato de Karolo
Strato de Karolo
Finpunktoj Placo de la Krucanoj, Malgranda Placo
Commons: Karlova (Prague)
vdr

La Strato de Karolo (Karlova ulice), kiam Prago ankoraŭ havis nur unu ponton - la Ponton de Karolo - estis unu el la ĉefaj stratoj. Tra ĝi marŝadis la ceremoniaj kronad-procesioj al la Kastelo. El artisma vidpunkto la plej interesa estas la domo n-ro 175/3 "Ĉe la ora puto" (U zlaté studně), kun barokaj reliefoj sur la fasado de skulptisto J. O. Mayer (1701). Menciinda estas ankaŭ la domo n-ro 181/16 "Ĉe ora serpento", kie oni en la jaro 1714 malfermis la unuan kafejon en Prago.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.