Stromatolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Video pri Stromatolitoj de la jutuba kanalo Scivolemo.
Stromatolitoj en Shark Bay, Okcidenta Aŭstralio

Stromatolitoj (el la antikva greka στρῶμα stroma, esperante ‚tavolo‘ kaj λίθος lithos‚ŝtono‘) estas kalkoŝtonoj kreitaj de cianobakteriaj kolonioj. La ŝtonoj povas aĝi ĝis 3,5 miliardoj da jaroj.

Dum longa tempo ili estis nur konataj kiel fosilioj, ĝis oni malkovris en 1956 vivantan kolonion de stromatolitoj ĉe la okcidenta marbordo de Aŭstralio. Cianobakterioj formas vivan tavolon sur la surfaco. Sur kvadrata metro da biomaso ĝis tri miliardoj da individuaj mikroorganismoj koncentriĝas. Kun la helpo de lumo, ili produktas karbonhidratojn el karbona dioksido kaj akvo. Konsekvence kalko akumuliĝas, la stromatolito kreskas nevideble al nuda okulo kaj grandiĝas maksimume unu centimetron en ĉirkaŭ 30 jaroj. Ŝtonoj unu metron altaj do havas preskaŭ 3000 jarojn. En la Hamelin Pool ili travivis en la malprofunda akvo ĝis hodiaŭ, danke al la ekstremalta saleco de la akvo. Stromatolitoj estas strikte protektataj kaj Monda heredaĵo de Unesko.