Struldbrugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Struldbrugoj (angle struldbrugs, singularo struldbrug) estas fikciaj senmortaj loĝantoj de fikcia lando Lugnago de libro La vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift. Laŭ la libro, nur tre malgranda parto de lugnaganoj estas struldbrugoj. Struldbrugoj ne estas eterne junaj, sekve ili estas devigita suferi eternan maljunecon.

Statistiko de naskiĝoj de struldbrugoj[redakti | redakti fonton]

Struldbrugoj povas naskiĝi nur en Lugnago. Gepatroj de struldbrugo povas esti mortemuloj, t. e. eco esti struldbrugo ne dependas de heredeco, sed estas okaza. Naskiĝoj de struldbrugoj estas tiel maloftaj, ke nombro de ĉiuj struldbrugoj loĝantaj en la lando en la jaro 1708 estas ne pli granda ol 1100 (sed estas nekompreneble, kiam ili komencas naskiĝi). Krome estas informo, ke nombro de naskiĝoj de struldbrugoj estas "ne pli granda ol 2 aŭ 3 dum jarcento".

Specifikecoj de anatomio kaj fiziologio[redakti | redakti fonton]

Ĉiu struldbrugo havas makulon super maldekstra brovo. Ĉi tiu makulo servas kiel rimarkilo por difino, ke novnaskito estas struldbrugo. Antaŭe la makulo estas ruĝo, je aĝo 12 jaroj ĝi fariĝas verda, je 25 jaroj blua, je 45 jaroj nigra. Krome la makulo iom post iom pligrandigas. Post aĝo 45 jaroj ĝiaj koloro kaj grandeco ne ŝanĝiĝas.

Vivo de strudbrugo estas eterna, sed malsanema. Je maljuneco, precipe post aĝo 80 jaroj, struldbrugoj malsanas, kiel plimulto de maljunuloj. Iliaj malsanoj de iu momento ne plifortiĝas kaj ne malfortiĝas, restante ĉiutempe.

Je aĝo 90 jaroj elfalas haroj kaj dentoj de struldbrugo. Post ĉi tiu aĝo struldbrugoj ne sentas guston de nutraĵo.

Maljunaj struldbrugoj havas tre malbonan memoron. Ili ne kapablas legi, ĉar forgesas komencon de frazo antaŭ finlegi ĝin. Ili malbone komprenas interparolantojn, ĉar la lingvo ŝanĝas kaj struldbrugo scias nur tian lingvon, kia estis je lia aŭ ŝia juneco.

Karaktero de struldbrugoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ aĝo de 30 jaroj struldbrugoj fariĝas malafablaj, melankoliaj. Ĉi tiuj ecoj iom post iom pligrandiĝas ĝis aĝo de 80 jaroj. Struldbrugoj estas obstinaj, kverelemaj, avidaj, vantaj, babilemaj, enviaj. Ili envias junajn homojn al ilia juneco kaj maljunajn homojn al ilia morto. Struldbrugoj estas ne kapabla al amikeco.

Juraj specifikecoj[redakti | redakti fonton]

Je la aĝo 80 jaroj venas tiel nomata civitana morto de struldbrugo kaj posedaĵo de struldbrugo transpasas al liaj aŭ ŝiaj heredantoj. De ĉi tiu momento struldbrugo ne rajtas aĉeti terenon, esti atestanto dum juĝado kaj similaj. La ŝtato zorgas pri vivteno de struldbrugoj post 80 jaroj.

Se struldbrugo edziĝas je struldbrugino, la edziĝo estos aŭtomate nuligata, kiam pli juna el la geedzoj estos je la aĝo 80 jaroj.

Struldbrugoj ne rajtas elveturi el Lugnago.

Fontoj[redakti | redakti fonton]