Stuĵicja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stuĵicja, ukraine Стужиця, hungare Patakófalu estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Stuĵicja situas laŭ rojo havanta la saman nomon, kiel la vilaĝo. Ĵornava (kun stacidomo) troviĝas je 5, Velikij Bereznij je 27, Uĵhorodo je 70 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1599 en formo "Ósztuzsica". En 1903 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran loknomon Patakófalu. En 1910 vivis tie 578 loĝantoj, (564 rutenoj, 14 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Stuĵicja/Patakófalu. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1966 la najbara komunumo aliĝis al Stuĵicja.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Proksime de la vilaĝo troviĝas netuŝita kaj protektata fagoarbaro. Tio iĝis Monda Heredaĵo en 2007. Proksime en Pollando kaj Slovakio (en Stužica) similaj arbaroj troviĝas.