Studeničani
Studeničani | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1050 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 786 (2002) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 55′ N, 21° 32′ O (mapo)41.915821.5306Koordinatoj: 41° 55′ N, 21° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 315 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Studeničani [+] | |||
Studeničani (makedona Студеничани) estas vilaĝo situanta en la regiono Skopjo de Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la Opština Studeničani. En 2002 loĝis ĉi tie 5786 loĝantoj.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en la nordo de la Opština Studeničani. Ĉe la norda rando de la vilaĝo fluas la rivero Vardar. La areo de la vilaĝo estas ĉirkaŭ 14 km² kaj la alteco estas ĉirkaŭ 230 - 500 m. La regiona vojo R2131 trapasas la vilaĝon de nordokcidento al sudoriento. Ekzistas ankaŭ fervoja linio en la sama direkto, sur kiu ne estas stacidomo.
Loĝantaro, ekonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 5786 homoj.
Ekzistis 160 makedonoj (2,77 %), 5.585 Albanoj (96,53 %), kaj aliaj.
Parto de la loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo (kultivado de tabako, tritiko, legomoj, melonoj, fragoj. Ili ankaŭ laboras en aŭtomobilaj riparejoj, restoracioj kaj butikoj. Iuj ankaŭ veturas al Skopjo por labori.
Referenco
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Студеничани en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: http://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Studeničani - loko de la vilaĝo en la komunumo
-
Studeničani
-
Studeničani