Departemento Suĉitepekezo
Suĉitepekezo (hispane Suchitepéquez) estas departemento situanta en la sudokcidenta regiono de Gvatemalo. Ĝi havas limojn norde kun Ketzaltenango, Sololao kaj Ĉimaltenango, sude kun Pacifiko, oriente kun Eskvintlo; kaj okcidente kun Retalhuleu. Suĉitepekezo etendiĝas sur areo de 2.510 km² dividata en 20 municipoj kaj en ĝi loĝas ĉ. 403.945 loĝantoj. La departementa ĉefurbo troviĝas je 165 kilometroj de la landa ĉefurbo.