Submarŝipo tipo XXI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La submarŝipo U 3008 (tipo XXI) post la dua mondmilito

La Submarŝipoj de tipo XXI estis la unuaj submarŝipoj, kiuj estis evoluigitaj tute por la subakva funkciado. La ĝistiamaj ŝubmarŝipoj trafikis ĉefe surakve kaj subakviĝis nur okaze de atako kaj fuĝo.

La tipo XXI estis avangarda pro la kreskigita akumulatora kapacito, kiu estis triobla al tiu de tipo VII. Per tio la subakva atingopovo de la ŝubmarŝipoj iĝis grandega, ili devis pasigi pli malgrandan tempon surakve. La submarŝipoj povis veturi per 5 knotoj (9 km/h) daŭre dum 2-3 tagoj, poste oni devis ŝargi akumulatoron. La ŝargado okazis per ŝnorkelo (aerperiskopo) kaj daŭris 5 horojn kaj estis pli mallaŭta ol ŝargado de akumulatoroj de tipo VIIC.

La tipo XXI havis pli flulinian formon, tiel la submarŝipoj pli rapide veturis subakve ol surakve. Per tiu kapablo, ĝi povis preterpasi multajn surakvajn ŝipojn. Krom tio, ĝi povis subakviĝi pli rapide kaj ekataki, manovri subakve.

La konstruistoj de la unua nuklea submarŝipo USS Nautilus kaj de la unua akvogut-forma submarŝipo USS Albacore prenis ideojn el la submarŝipoj tipo XXI.

La vivcirkonstancoj sur tiuj submarŝipoj estis pli agrablaj ol ĉe la pli fruaj tipoj. Ekzistis fridujo por la manĝaĵoj, duŝejo kaj sinlavejo por la skipo.

La submarŝipoj tipo XXI havis hidraŭlan torpedo-enplenigan sistemon, per kiu oni enmetis ses torpedojn pli rapide ol unu torpedon ĉe tipo VII. Per tio, la submarŝipo kapablis elpafi 18 torpedojn dum 20 minutoj. La submarŝipo povis kunporti 23 torpedojn aŭ 17 torpedojn kaj 12 minojn. Krom tiuj, ĝi havis avangardan sonaron, per kiu oni povis celi la malamikajn ŝipojn sen uzo de periskopo, kaŝe.

Oni konstruis inter 1943 kaj 1945 118 ekzemplerojn el tipo XXI en la ŝipkonstruejoj de Hamburgo (Blohm & Voss), de Bremo (AG Weser) kaj de Dancigo (F. Schichau). La konstruado okazis pli rapide ol pli frue, ĉar oni uzis 8 antaŭproduktitajn elementojn el diversaj urboj. Spite al tio, ĝis fino de la milito ekservis nur du submarŝipoj, la U-2511 kaj la U-3008. Tio okazis pro la longtempa lernado de la nova tekniko.

Post la dua mondmilio, oni dismuntis, neniigis, sinkigis preskaŭ ĉiujn ekzemplerojn,. Restis nur 8, kiujn la aliancanoj (4 al Sovetunio, 2 al Usono, 1 al Britio, 1 al Francio) traesploris.

La naŭa restanta submarŝipo el tipo XXI estis la U-2540, kiu estis levita el la maro en 1957 kaj trakonstruis ĝin al esplora ŝipo Wilhelm Bauer. Ĝi estis pli poste ekspoziciita en la bremerhavena Germana Mararmea Muzeo (Deutsches Schiffahrtsmuseum).

Informoj[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo de submarŝipo tipo XXI
  • Akvoelpreno: 1621 t/1819 t, 2100 t dum tuta ŝarĝo
  • Longo: 76,7 m entute, 60,5 m premrezista korpo
  • Larĝo: 8 m entute, 5,3 m premrezista korpo
  • Mergo: 6,3 m
  • Alto: 11,3 m
  • Povumo:
    • Surakve: 3 MW (4000 ĈP) = 15,6 knotoj (29 km/h)
    • Subakve: 3,3 MW (4400 ĈP) = 17,2 knotoj (32 km/h)
  • Atingopovo:
    • Surakve: 28.675 km (per 10 knotoj)
    • Subakve: 630 km (per 5 knotoj)
  • Skipo: 57
  • u-historia.com en español