Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio

La Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio (angle Southern Alberta Jubilee Auditorium) estas konstruaĵo en Kalgario kun areo de 113,000 m3 dediĉita por artoj, kulturo kaj la komunumo.

La konstruis la aŭditorion en 1955 por festi la 50-an datrevenon de Alberto. Ĝin posedas kaj funkciigas la Registaro de Alberto.

La Jubilea Aŭditorio estas la hejmo de la Kalgaria Opero, la Alberta Baletistaro, la Muzik-Festivalo Kiwanis kaj la ĉiu-jara Memor-Taga Ceremonio de la Kanada Veteranaro. Dum multaj jaroj ĝi gastigis varieteajn prezentaĵojn, komediistojn, teatraĵojn, muzik-bandojn, orkestrojn, danc-festivalojn kaj premidonajn ceremoniojn.

En la ĉefa teatro povas sidi sur tri niveloj 2538 spektantoj; ĝi estas fama pro ĝia bona akustiko.

Por la okazo de la festado de la Centjariĝo de Alberto en 2005 la aŭditorio estis funde renovigita je kosto de 91 milionoj da dolaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]