Sudmezlanda Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la tradicia areo de la federacio

La Sudmezlanda Esperanto-Federacio tradicie estis unu el la regionaj federacioj de la Esperanto-Asocio de Britio. Ĝi agis en la tradicia regiono South Midlands ĉirkaŭ la urbo Northampton, do esence la areo nordokcidente de Granda Londono, nun parto de la administra regiono orientaj Mezlandoj kaj la plej norda parto de sudorienta Anglio. Ekzemple, post la unua mondmilito la federacia prezidanto estis Albert Edward Smith.