Suma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Suma estas apriora planlingvo, kreita de la usona kuracisto Barnett Russell. Li ekfaris ĝin en 1937 kaj eldonis plurajn librojn pri ĝi; la unua estis Suma, the 1000-word universal language (Gordena, Kalifornio, 1957) kaj la lasta Suma, a neutral universal language (Plainview, Novjorkio, 1966). Ankaŭ ekzistas germana-Suma vortaro kaj kolekto de fe-rakontoj en Suma.

La vortoj ne estas bazitaj de aliaj lingvoj (ekz. vino = vino, rato = rato). Ne ekzistas apudaj konsonantoj en la vortoj (ekz. gardi, protekti; ganti, danci, tsadi, skui). La gramatiko estas minimuma kun neniom da fleksio.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Suma uzas 19 literojn: a, i, u, o, e, b, d, f, g, k, l, m, n, p, r, s, t, v, z. Laŭ la aŭtoro, ĉiuj devas prononci la literojn kiel en siaj naciaj lingvoj.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Suma estas izolanta lingvo.

Ne estas artikoloj. Verboj ne varias. Ne estas kazoj aŭ pluralo.

Nombroj (1-10): baba, dia, fua, goa, kea, lai, mimi, nui, poi, baba rei

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • ma oki mi pigo temo (mi vidis vin hieraŭ).
  • ma oki mu (mi vidas lin).
  • mu oki ma (li vidas min).
  • dia kato (du knaboj).

"pigo bona dako CYPRUS lati soma e gona gide tapo domo, dea sio devo te pigmalion. mu tesi tama pimo seta nate kosi pota puni puto ale muta. seta lia mu meti soki to davi sita".

Traduko: "antaŭ multa tempo, Kipro havis junan kaj lertan skulptiston, kies nomo estis Pigmaliono. Li malamas ĉiujn virinojn ĉar la naturo donis kelkajn erarojn al ili. Pro tio, li decidis neniam edziĝi."

Laŭvorte: malantaŭo longa tempo C. havi juna kaj lerta formo arto homo, de kiu nomo esti p. li malami ĉiuj virino ĉar naturo doni multa erari -ado al ili. ĉar -e li fini pensi xxx edzigi neniam

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Russell, Barnett
Suma phrase dictionary, the 1000-word universal language
Gordena, California: 1957
PM 8840.R86

Russell, Barnett
Suma: a neutral world language
Plainview, New York: 3rd edition, 1966
(118 p.)

Russell, Barnett
Deutscher Schlüssel zu Suma, eine Neutrale Weltsprache
Plainview, New York: 1966
(28 p.)

Russell, Barnett
Hundred Suma words in fairy tales
1967
(27 p.)

Eksteraj ligiloj (ne funkcias)[redakti | redakti fonton]