Saltu al enhavo

Suprême NTM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suprême NTM
Persona informo
Profesio
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Suprême NTM estas polemikiga franca grupo de repo fondita en 1989, kaj formita de la repistoj Joey Starr (Didier Morville, 1967) kaj Kool Shen (Bruno Lopes, 1966), ambaŭ devenaj de la distrikto Seine-Saint-Denis aŭ pli precize de la "cité" de la "9-3", nome unu el la ĉirkaŭurbaj urboj plej danĝeraj en Francio. Tial en ilia vortumado aperas ofte la cifero 93 kiu estas la numero de distrikto Seine Saint-Denis.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bruno Lopes, alinome Kool Shen, kaj Didier Morville, alinome JoeyStarr, sur la scenejo de la Festivalo de Beauregard en 2019.

NTM estas konsiderataj kiel unu de la plej bonaj grupoj de repo en Francio kaj estas famaj ankaŭ pro siaj problemoj kun la polico, kaj la justico ĝeneralo.

La grupo elpensis la nomon Suprême NTM, kiel akronimo de "Nique Ta Mère", kio povas signifi "Mi fikas vian patrinon" (aŭ "Fiku vian patrinon" aŭ "Oni fiku vian patrinon").

En 1990 oni ekaŭskultigis ilin per radio. En 1991 ili publikigis sian unuan diskon, kadre de socia etoso tre tumulta: Authentik enhavas kelkajn kantojn tre klaraj pri la sinteno de la grupo. Ekzemple ĉe Blanc et Noir (Blankaj kaj Nigra), denonco kontraŭ Jean-Marie Le Pen, la Front National, la islamaj integristoj, la razkapuloj kaj la apartismo. Ĝi estas disko anaŭ tre idealista, kiel en la kanto L'argent pourrit les gens (La mono putrigas la homojn).

Ilia sekva disko, 1993... J'appuie sur la gâchette (1993... Mi premas la ellasilon) estis kompleta socia revolucio, pro sia alvoko al perforto, kontraŭstaro al la polico, kaj eĉ sugesto al memmortigo. Tial ĝi suferis grandan bojkoton.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991 : Authentik
  • 1993 : 1993... J'appuie sur la gâchette
  • 1995 : Paris sous les bombes
  • 1998 : Suprême NTM

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2000 : NTM Live... du Monde de demain à Pose ton gun
  • 2009 : On est encore là : Bercy 2008
  • 2021 : La Der. L'Ultime Concert à l'Accorhotels Arena

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001 : Le Clash
  • 2007 : Best of
  • 2009 : Triple Best of
  • 2018 : Anthologie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]