Supra interkluzejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nivelprofilo de la Canal du Midi en metroj. La nivelo de Étang de Thau egalas nulo. La distanco estas indikata ekde Toulouse (1) en metroj. (2) kanalverto, (3) Castelnaudary, (4) Carcassonne, (5) Trèbes, (6) Béziers, (7) Agde, (8) Étang de Thau

La supra interkluzejo au kanalverto de kanalo kun supra interkluzejo estas la interkluzejo, kies akvonivelo estas la plej alta. Ĝi ekzistas nur sur la kanaloj, kiuj ligas du valojn (« kunliga kanalo »).

La ĉefa problemo de tiuj interkluzejoj estas ilia provizo per akvo. Fakte, ĉiufoje kiam boato transiras unu el la du kluzoj, kiuj limigas interkluzejon, kvanto da akvo senescepte eliras malsupren. Por teni la akvonivelon por la navigado sur la supra interkluzejo, estas necese provizi la interkluzejon per la perdita kvanto da akvo.

La akvoprovizo eblas per unu el la du sekvantaj sistemoj :

  • enverŝo per provizkanalo kun pordoj, malsupreniranta de akvorezervujo situanta pli alte. Tiuj rezervujoj en Francio estas ĝenerale malnovaj (ekz. lago Der, baraĵo de Torcy, lago de Saint-Ferréol, ktp.) ;
  • pumpado el rivero dank'al pumpa stacio (ekz. kanalo de la Nordo (Francio), kanalo de Roubaix, ktp.). Modernaj kanaloj kiel la Rejn-Herne-Kanalo ofte ankaŭ havas retropumpstacion, kiu pumpas la akvon forfluantan valen je la uzado de la kluzoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]