Surdmutuloj pri si mem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Surdmutuloj
pri si mem
Surdmutuloj pri si mem
Surdmutuloj
pri si mem
Aŭtoro Wieslaw Dobrowolski kaj Kazimierz Włostowski
Eldonjaro 1938
Urbo Varsovio
Eldoninto Süsskind Schönberg
Paĝoj 48
vdr

Surdmutuloj pri si mem estas la titolo de libreto verkita de K. Włostowski kaj W. Dobrowolski, lernintoj de la Surdmutul- kaj Blindul-Instituto en Varsovio. La dokumento estas Esperantigita kaj eldonita en 1938 de Süsskind Schönberg. Tiu ĉi ankaŭ verkis tri-paĝa tekston titolitan "Initiativo de Esperantiĝo de la surdmutularo". Plie estas aldonita paroladon el la jaro 1935 de Lidja Zamenhof titolitan "Vizito ĉe surdblinda samideanino".

La tradukinto nomas sin la unuan surdmutan partuminton de Universala Kongreso de Esperanto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Süsskind estis la unua surdmuta partopreninto de U.K. de E. Li lernis Esperanton en 1937 kaj nun jam gvidas Esperantokurson por 20 surdmutuloj en Varsovio. La libro donas klarigojn pri surdmutuloj, kiel ili helpas al si, per fingro alfabeto, mimiko, instruado de buŝparolo, k.t.p. 
— Historio de Esperanto, Volumo III, p. 970.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]