Surprovejo

Surprovejo estas eta budo aŭ alia ejo por surprovi vestojn ĉefe en butiko, nome vestovendeĵo, sed ankaŭ en vestokonfekciejo. Kelkfoje, oni povas trovi surprovejon en brokantejo. Ĝi enhavas kelkajn vesthokojn sur la muro, spegulo kaj ofte ankaŭ seĝon.
La enirejo estas fermebla per pordo aŭ kurteno por protekti intimecan etoson.