Surulere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Surulere (Lagosa Ŝtato))
Surulere
local government area of Nigeria
Administrado
Demografio
Loĝantaro 504 409  (2006) [+]
Loĝdenso 21 931 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 30′ N, 3° 21′ O (mapo)6.53.35Koordinatoj: 6° 30′ N, 3° 21′ O (mapo) [+]
Areo 23 km² (2 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Surulere (Niĝerio)
Surulere (Niĝerio)
DEC
Surulere
Surulere
Situo de Surulere

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Surulere [+]
vdr

Surulere estas loĝeja kaj komerca areo en la kontinenta parto de Lagoso en Lagosa Ŝtato, Niĝerio, kun areo de 23 km². Laŭ la lasta popolnombrado en la jaro 2006, estis 503 975 loĝantoj, kun loĝdenseco de 21 864 loĝantoj por kvadrata kilometro. Tiu loka distrikto limas kun Jaba, Muŝin kaj Ebute-Meta.[1]

Multaj muzikistoj, artistoj, famuloj kaj gravuloj loĝas aŭ laboras en la distrikto. Estis kinstudioj en Surulere ekde la fino de la 1980-aj jaroj ĝis la 1990-aj jaroj. Tie estis sidejo de ĉiumonataj gazetoj Newbreed kaj President, fonditaj de Chief Chris Okolie, ĝis komenco de la 1990-aj jaroj. La konkurenco por Plej Bela Junulino en Niĝerio MBGN okazis en la Nacia Arto Teatro en 1988. En 2018, internacia sportmarko Nike Inc kunlaboris kun Wizkid por reklami sportvestojn por kultura apero de Surulere kaj Lagoso entute.[2][3]

La muzikfilmeto de Beyoncé nome "Key to the Kingdom" el Black is King estis filmita en la Surulere Nacia Arto Teatro elstare en siaj malfermaj scenoj.

Teslim Balogun Stadiono apud Nacia Stadiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lagos State (Nigeria); Ministry of Information, Culture, Youth & Sports; Public Information Department; Lagos State (Nigeria); Ministry of Information and Culture; Public Information Department (1992). Our town series. Lagos: The Dept. OCLC 37372024.
  2. "Nike and Wizkid Celebrate Surulere, Lagos, Nigeria". Nike News. Alirita la 20an de Marto 2021.
  3. "Pictures: Wizkid Collaborates With Nike For Starboy Jersey". The Guardian Nigeria. 27a de Aŭgusto 2018. Alirita la 20an de Marto 2021.