Susan Pinker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Susan Pinker
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1957 (1957-06-12) (66-jaraĝa)
en Montrealo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato McGill
Familio
Frat(in)o Steven Pinker
Okupo
Okupo ĵurnalistopsikologo
Verkoj The Sexual Paradox
vdr

Susan Pinker (naskiĝis en 1957 en Montrealo) estas kanada psikologo, ĵurnalisto kaj kolumnisto de sociaj sciencoj ĉe The Wall Street Journal. Ŝia lastatempa libro, The Village Effect estis kanada furorlibro.

Ŝi instruis edukan psikologion en la Universitato McGill en Montrealo. Ŝi skribas kiel ĵurnalisto pri temoj rilataj al sociaj sciencoj. Pinker precipe interesiĝas pri la demando kiel la diferencoj inter la seksoj evoluas en la daŭro de vivo kaj kiel ili ŝanĝiĝas en diversaj fazoj de la vivo.

Feminisma teorio[redakti | redakti fonton]

En internacia komparo, Pinker makovris ke la diverĝo inter inaj kaj viraj karieraj elektoj estas pli granda des pli granda estas la prospero de lando. Fininte siajn studojn, inaj fizikistoj kaj inĝenieroj povas atendi salajron, kiu estas averaĝe 30 ĝis 50 procentoj pli alta ol la komenca salajro por diplomiĝintoj en aliaj fakoj. Tamen nur ĉirkaŭ 5% de la inoj studas fizikon en pli riĉaj landoj, kiel montriĝis por la jaro 2005, dum en pli malriĉaj landoj la proporcio de studentinoj pri fiziko estas pli ol 30%.

Ĉirkaŭ 60% de laborantaj virinoj, tiel observas Susan Pinker, malakceptas promociojn aŭ prenas malpli pagatan laboron por povi vivi pli vivplene[1].

Krome, Pinker asertas ke pliigita proporcio de virinoj je gvidaj niveloj pliigas la vendojn en komerco. Pinker konjektas, ke virinoj pli kapablas mastrumi konfliktojn kaj pli bone scias interkomuniki.

"The Village Effect"[redakti | redakti fonton]

The Village Effect: How Face-To-Face Contact Can Make Us Healthier, Happier and Smarter (La Vilaĝa efiko: kiel kontakto vizaĝo-al-vizaĝo povas igi nin pli sanaj, pli feliĉaj kaj pli inteligentaj) kombinas nefikcian rakonton kun sciencaj raportoj por esplori kiel niaj sociaj ligoj, vizaĝ-al-vizaĝaj kontaktoj kaj sociaj retoj influas nian pensadon, lernadon, feliĉon, fortikecon kaj longvivecon. Tiu libro estis publikigita en diversaj landoj (ankaŭ en Ĉinio, Koreo, Pollando kaj Turkio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Feminismo

Feminisma teorio

Feminisma movado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]