Svanetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Svaneti, historia provinco de Kartvelio, situas en centra parto de Granda Kaŭkazo, sur sudaj deklivoj de tiu montmasivo, en elfluejo de riveroj Enguri kaj Cĥenisckali. Dum pasintaj tempoj, mallarĝaj montaj vojetoj estis unusola rimedo, per kiu Svaneti estis interligita kun ekstera mondo. Pro tio dum malamikaj invadoj ĉi-tie oni alportadis por savado kaj konservado antikvajn manuskriptojn kaj aliajn grandvalorajn historiajn aĵojn, kies parto ĝis nun estas gardita en Svaneti.

Post disfalo de Kartvelia regno en 16-a jarcento, parto de Svaneti eniris en konsisto de Megrelia Princejo, alia parto subordigis al Imeretia Reĝlando. Princa potenco ĉi-tie estis abolociita en 1857-59 jaroj.

Administracia centro de Svaneti estas Mestia, kies antikvaj ŝtonaj turoj elvokas grandan intereson de vizitantoj. Plimulto de tiuj turoj estas gardataj kiel arkitekturaj konstruaĵoj de pasinteco. Ĉi-tie estas historia-etnografia muzeo, kie oni povas vidi bronzajn iloj de 3-a jarmilo a.K., bizantiajn, macedonajn kaj kolĥajn monerojn, vazon de la epoko de Giorgi la 3-a (patro de Reĝino Tamar), antikvajn kartvelajn manuskriptojn.

En Svaneti estas multaj interesaĵoj: lingvo kaj ĝiaj dialektoj, popolaj moroj, kantoj, fabeloj, ktp. Ĉi-tie ĝenerale loĝas svanoj - etnografia grupo de kartveloj. En ĉiutaga vivo ili parolas svane, sed literatura kaj skriba lingvo por ili estas kartvela lingvo. Svanoj kun kartaj kaj megrelaj triboj formigis kartvelan popolon. Bazo de leksikologio de svana lingvo estas komuna prakartvela fonduso kaj ĝiaj derivatoj.