Svanetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Svanetio, historia provinco de Kartvelio, situas en la centra parto de Granda Kaŭkazo, sur sudaj deklivoj de tiu montmasivo, en elfluejo de riveroj Enguri kaj Cĥenisckali. Dum pasintaj tempoj, mallarĝaj montaj vojetoj estis la unusola rimedo, per kiu Svanetio estis interligita kun la ekstera mondo. Pro tio dum malamikaj invadoj ĉi-tie oni alportadis por savado kaj konservado antikvajn manuskriptojn kaj aliajn grandvalorajn historiajn aĵojn, kies parto ĝis nun estas gardita en Svanetio.

Post disfalo de Kartvelia regno en la 16-a jarcento, parto de Svanetio eniris en konsisto de Megrelia Princejo, alia parto subordiĝis al Imeretia Reĝlando. Princa potenco ĉi-tie estis abolociita en 1857-59 jaroj.

Administracia centro de Svanetio estas Mestia, kies antikvaj ŝtonaj turoj elvokas grandan intereson de vizitantoj. Plimulto de tiuj turoj estas gardataj kiel arkitekturaj konstruaĵoj el la pasinteco. Ĉi-tie estas historia-etnografia muzeo, kie oni povas vidi bronzajn ilojn de la 3-a jarmilo a.K., bizantiajn, macedonajn kaj kolĥajn monerojn, vazon de la epoko de Giorgi la 3-a (patro de Reĝino Tamar), antikvajn kartvelajn manuskriptojn.

En Svanetio estas multaj interesaĵoj: lingvo kaj ĝiaj dialektoj, popolaj moroj, kantoj, fabeloj, ktp. Ĉi-tie ĝenerale loĝas svanoj - etnografia grupo de kartveloj. En la ĉiutaga vivo ili parolas svane, sed literatura kaj skriba lingvo por ili estas kartvela lingvo. Svanoj kun kartaj kaj megrelaj triboj formigis kartvelan popolon. Bazo de la leksikologio de la svana lingvo estas komuna prakartvela fonduso kaj ĝiaj derivatoj.