Sveda blokludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germanaj vikipediistoj ludas Kubb.

Sveda blokludo estas subĉiela ludo, en kiu oni ĵetas lignajn bastonojn kaj celas faligi lignajn blokojn. La sveda nomo de la ludo estas Kubb, kiu signifas "lignan blokon".

Oni povus priskribi svedan blokludon kiel miksaĵon de globetludo, hufumludo kaj ŝako.

La reguloj varias de regiono al regiono, sed la fina celo de la ludo estas faligi la reĝon antaŭ ol onia kontraŭulo faligas ĝin.