El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svoboda
|
Svoboda (ukraine Свобода) estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja, en municipo de Sinevirska Poljana.
La vilaĝo fondiĝis en 1600. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Svoboda. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.