Százhalombatta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Százhalombatta (sAzhalombata) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Érd. La nomo signifas cent- holmoj-(batta). Temas pri 126 da kurganoj trovataj en la ĉirkaŭaĵo.

Preĝejo de Százhalombatta

La urbo situas sur ebenaĵo, en la dekstra bordo de la Danubo, laŭ fervojo Budapeŝto-Pusztaszabolcs, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, aŭtoŝoseoj M6 kaj M7 estas proksime.

La urbo estis loĝata dum la kuprepoko, poste romianoj fondis urbeton Matrica. Ĝi daŭre estis loĝata dum la turka erao, dume alvenis hungaroj, ŝvaboj, serboj. Dum la socialisma erao petrolrafinejo kaj termoelektrejo konstruiĝis.

Vidindaĵo estas subĉiela arkeologia muzeo kaj nova katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario).