Szentkirály (Bács-Kiskun)
Szentkirály (sentkirAj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét. La nomo signifas sankta reĝo.
- Areo: 102 km²
- Loĝantaro: 1950
- Poŝtkodo: 6031
- Telefonprefikso: 76
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Kecskemét troviĝas 18 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis loĝata de avaroj. La unua mencio devenis el 1354en latina formo Sanctus Rex. La turkoj faris senhoma la regionon. Poste la kampoj apartenis al Kecskemét kaj formiĝis senfina vico da farmoj. La vilaĝo nomata Lászlófalva (=vilaĝo de Ladislao) naskiĝis en 1952. La nomo ŝanĝiĝis al Szentkirály en 1987. Mineralakvoj Szentkirályi (havanta premion EAUSCAR Aqua Expo, 2004 Parizo) kaj Fonte Re portis tutlandan konatecon en Hungario. La vilaĝo apartenas al vinvilaĝoj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo, ifankuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto, policano.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo de 1901
- kalvinana preĝejo de 1901
- skulptaĵo pri Stefano la 1-a (Hungario)
- kapelo, kie estis trovata la minerala akvo
Ĝemelkomunumo
Komunumoj pri Stefano la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando
Ili manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja.