Szabolcs Szilva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Szilva Szabolcs)
Szabolcs Szilva
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

SZILVA Szabolcs estas hungara esperantisto, lingvoinstruisto kaj tradukisto loĝanta en Varsovio, Pollando.

Szilva eklernis Esperanton en 2007 kaj ekde 2009 partoprenas en Esperanto-aranĝoj. Li partoprenis Instruistan Trejnadon en Poznano kaj estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.[1] Interalie li plurfoje instruis en Somera Esperanto-Studado. En 2012 kaj 2013 li redaktis la rubrikon TEJO Tutmonde de la internacia magazino Kontakto.

De 2009 ĝis 2013 li studis turisman ekonomion en la Altlernejo János Kodolányi en Székesfehérvár; lia diplomlaboraĵo temis pri Esperanto-turismo. Poste li ĝis 2015 studis finnugristikon en la Universitato de Varsovio kaj magistriĝis. Sekvis doktoraj studoj pri finnugristiko en Varsovio. Krome de 2011 ĝis 2014 li partoprenis Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

Szabolcs Szilva ekde 2015 gvidas propran firmaeton Lingve en Varsovio. Tie li laboras kiel instruisto de Esperanto kaj de la pola kaj hungara lingvoj, krome li estas tradukisto por la menciitaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]