Saltu al enhavo

Sâmnic (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sâmnic
rivero
Bazaj informoj
Situo distrikto Vâlcea
Longeco 20 km
Fluo
Fonto en Golești
Enfluejo al Olt, sude de la akvocentralo Râmnicu Vâlcea
- Koordinatoj 45° 3′ 45″ N, 24° 21′ 16″ O (mapo)45.062524.354444444444
Geografio
Trairataj urboj Golești, Linia, Budești
Alfluantoj
- Dekstraj Sâmnicel (ĉe Linia)
vdr

Sâmnic [sımnik], alinome Glod, estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, maldekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas en la komunumo Golești, fluas unue suden, poste sud-okcidenten kaj atingas Olt-on sude de la akvocentralo Râmnicu Vâlcea suda. Ĝia rivera kodo estas RW8.1.146_B1.[1]

De Blidari ĝis Budești la fervojlinio Vâlcele – Bujoreni Vâlcea kaj la naciaj vojoj DN73C / DN7 sekvas la valon de la rivero. Ĉar la rivero Olt ĉe Budești formas baraĵlagon, Sâmnic estas tro malalta por enflui kaj devas laŭiri Olt-on (je distanco de ĉirkaŭ 500 metroj) ĝis sub la baraĵmuron. Tie ĝi fluas en la orientan brakon de Olt.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anexe BH Olt – vol. II (rumane) (PDF). Arkivita el la originalo je 2015-07-05. Alirita 2015-07-04.