Třebomyslice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri parto de urbo Horažďovice. Pri parto de municipo Žatčany temas artikolo Třebomyslice (Žatčany).
Třebomyslice
vilaĝo
Domoj en Třebomyslice
Oficiala nomo: Třebomyslice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Horažďovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Blatna montetaro
Situo Třebomyslice
 - alteco 485 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 01″ N 13° 40′ 13″ O / 49.35028 °N, 13.67028 °O / 49.35028; 13.67028 (mapo)
Katastro 4,70 km² (470 ha) Třebomyslice u Horažďovic
Loĝantaro 162 (2021)
Denseco 34,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1381
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třebomyslice (Horažďovice)
Portalo pri Ĉeĥio

Třebomyslice estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta 4 km nordokcidente de Horažďovice en distrikto Klatovy proksime de limoj kun distrikto Strakonice kaj distrikto Plzeň-sudo. Ĝi falas sub urbo Horažďovice. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 162 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1381, kiam ĉi tie en bieno de reganto mortis Anna, vidvino post Oldřich. En alia bieno loĝis familio Dubští z Třebomyslic, kie estis en la jaroj 13961429 menciita certa Vilém Dubský z Třebomyslic. En la vilaĝo tiutempe estis menciita ankaŭ unu familio, kiu havis en ŝilado anseron, sed ĉirkaŭ la jaro 1448 la familio estis jam ekloĝinta en suda Bohemio. En la jaroj 15131519 estas ĉi tie menciitaj la unuaj loĝantoj de burgejo Chratští z Chrastu. La vilaĝo Třebomyslice estis en la jaro 1699 vendita al grafo Václav Vojtěch el Šternberk, kiu alligis ĝin al senjorujo Horažďovice. La nepriloĝata burgejo poste en la paso de la 18-a jarcento senspure pereis.

Post la jaro 1800, kiam la senjorujon Horažďovice akiris grafo Bernard Rummerskirch, estis en proksimeco 1 km de rando de la municipo Třebomyslice konstruita sur montopinto de Chrast etaĝa Gloriet. Temas pri sesflanka konstruaĵo, kiam en teretaĝo estis lokigita kuirejo kaj en la etaĝo manĝejo por senjoraro dum tempoj de ĉasadoj kaj promenoj. El la romantika objekto konserviĝis nur tute konservitaj perimetraj muroj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869369
1880389
1890406
1900374
1910350
1921383
JaroLoĝantoj
1930383
1950346
1961345
1970278
1980255
1991213
JaroLoĝantoj
2001189
2011150
2021162

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]