Spurada kaj Datum-Relajsa Sputnikaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el TDRS)
SDRS-a sputniko (artista bildo)

Spurada kaj Datum-Relajsa Sputnikaro (SDRS) (angle Tracking and Data Relay Satellite) estas telekomunika sputnikaro uzita fare de NASA kaj aliaj registaragentejoj en Usono por funkcii kiel relajsostacio inter kosmoŝipoj kaj la Tero. La kosma segmento inkludas almenaŭ 6 sputnikojn cirkulantajn en geosinkrona orbito je fiksa longitudo kun reduktita orbita klineco (16°) kaj distribuitaj super tri pozicioj proksimume egaldistancaj en longitudo (super la Pacifiko, Atlantiko kaj Hinda Oceano). Tiuj sputnikoj elsendas komunikadojn de sputnikoj cirkulantaj en malalta orbito kaj ebligas al ili komuniki en reala tempo kun la Tero sendepende de ilia pozicio. La sistemo estis fasonita komence por anstataŭigi la reton de multekostaj grundaj stacioj disponigantaj limigitan kovron, kiu estis uzita por homa kosmvojaĝo per la usona Kosmopramo. La unua SDRS-sputniko estis enorbitigata en 1983.

En 2021 la SDRS-sistemo respondecas pri la komunikadoj de ĉirkaŭ 25 kosmoŝipoj inkluzive de la Internacia Kosmostacio, la Kosmoteleskopo Hubble kaj multaj Teraj observadsatelitoj kiel ekzemple Global Precipitation Measurement Core Observatory, Terra kaj Aqua. Dek SDRS-satelitoj funkcias: kvar el unua generacio, tri el dua generacio kaj tri el tria generacio. Du satelitoj estis forigitaj kaj metitaj en ruborbiton. Komunikadoj kun la Tero uzas du terstaciojn situantajn en Nov-Meksiko kaj sur la insulo Gvamo (Pacifika Oceano).