Taarof

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La taarof (en la persa تعارف) estas kompleksa sistemo de neskribitaj ĝentileco-reguloj en la kulturo de Irano, kiuj regas la rilatojn inter homoj. Temas pri kodoj rilataj al agoj kaj esprimoj faritaj en taŭga maniero por ajna okazo, vera rito kiu kovras multajn aspektojn de la ĉiutaga vivo.[1][2][3]

Fari ta'arof en kontakto kun gastoj signifas dediĉi ĉiun eblan atenton al ili kaj proponi al ili ĉion, kion vi povas proponi. Tio okazas ĉe la tablo, samkiel en aliaj okazoj, foje ankaŭ proponante valorajn varojn, de kiuj vi vere ne deziras senigi vin. La ta'arof havas altan simbolan valoron. Aliflanke la gasto scias ke li rifuzu iun ajn proponon almenaŭ tri fojojn, ĝis li ne plu povas cedi al la sincera insistado de sia interparolanto.[4][5]

La sama okazas en butikoj, en bazaro kaj surstrate, kiam komercistoj kaj taksiistoj, ĉe la momento de pago ŝajnigas ne akceptemi la monon. Tio ĉi ne estas vera rifuzo, sed ta'arof, al kiu vi devas respondi per insistado.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

R. Sahragard, A cultural script analysis of a politness feature in Persian Arkivigite je 2016-08-07 per la retarkivo Wayback Machine (kultura skribo-analizo de ĝentileca karakterizo en la persa)

(angla) video kun klarigoj pri taarof

(angla) video kun tre konkretaj konsiloj

(angla) Prelego pri taarof dum plurlingvula kunveno

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Wierzbicka A,, Understanding cultures through their keywords (kompreni kulturojn tra iliaj ŝlosilvortoj), Oxford University Press, 1997.

Sofia A. Koutlaki, Two sides of the same coin: how the notion of ‘face’ is encoded in Persian communication, Research Gate, januaro 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interkultura edukado

Interkultura komunikado

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas bazita sur la ekzistanta artikolo en la itala.