Tabureto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taburetoj, dezajno: Alvar Aalto

Tabureto (el la franca: tabouret) estas kutime simpla seĝo sen dorsapogilo. Jam konata en la antikvo la tabureto estis dum la mezepoko la plej disvastiĝinta sidmeblo apud la benko. La seĝo kun apogilo estis ĝis la 16-a jarcento ĉefe rezervita al altrangaj personoj aŭ al domgemastroj.

Taburetoj havas kutime tri aŭ kvar piedojn, sed melktabureto havas nur unu piedon kaj estas fiksita al la korpo per rimeno.

Ekde la fino de la 16-a jarcento, ekzistas kvarpiedaj, komfortaj kaj multekostaj taburetoj.

Nuntempe ekzistas multaj diversaj taburetoj, kiujn oni aprezas kiel simplaj malmultekostaj sidmebloj. Tre ŝatataj estas ekzemple altaj drinkejaj taburetoj.

Vidu ankaŭ