Tago de Aŭstralio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haveno de Sidnejo, 26a de Januaro 1988.
500,000 personoj rigardis la piroteknikaĵojn de Lotterywest Skyworks ĉe Applecross, Okcidenta Aŭstralio la Aŭstralian Tagon, 2006.

La Tago de Aŭstralio aŭ en angla Australia Day estas la oficiala Nacia Tago de Aŭstralio. Celebrata ĉiujare la 26an de Januaro, ĝi markas la jariĝon de la alveno en 1788 de la nomita Unua Floto de britaj ŝipoj al Port Jackson, Nova Sudkimrio, kaj la hisado de la flago Union Jack ĉe Sydney Cove fare de la guberniestro Arthur Phillip. En nuntempa Aŭstralio, la celebroj montras la tre diversan socion kaj pejzaĝon de la nacio, kaj estas markata pere de komunumaj kaj familiaj eventoj, agadoj pri la historio de Aŭstralio, oficialaj komunumaj premioj, kaj civitanaj ceremonioj bonvenigantaj novajn enmigrantojn en la aŭstralia komunumo.[1]

La signifo de Tago de Aŭstralio evoluis laŭlonge de la tempo. Neoficiale, aŭ historie, la dato estis ankaŭ varie nomata "Anniversary Day" (jariĝa tago), "Foundation Day" (fondotago), kaj "ANA Day" (ANA Tago).[2] La 26a de Januaro 1788 markis la proklamon de la brita suvereneco super la orienta marbordo de Aŭstralio (tiam konata kiel Nova Holando).[3] Kvankam ĝi ne estis konata kiel Aŭstralia Tago ĝis ĉirkaŭ unu jarcento poste, registroj de celebroj en la 26a de Januaro datas jam el 1808, kun la unua oficiala celebro de la formo de Nova Sudkimrio okazinta en 1818.[4] Novjare 1901, la britaj kolonioj de Aŭstralio formis Federacion, markante la naskon de la moderna Aŭstralio. Oni intencis nacian tagon de unueco kaj celebrado. Nur en 1935 ĉiuj aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj adoptis la uzadon de la termino "Australia Day" por marki la daton, kaj nur en 1994 tiu dato estis konsiste markita kiel publika feritago tiun tagon fare de ĉiuj aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What does Australia Day mean?.
  2. "Australia Day in question", 26a de Januaro 2008, paĝo 2.
  3. Australia Day – A History. Victoria State Government. Arkivita el la originalo je 19a de Julio 2008. Alirita 26a de Januaro 2009. Arkivigite je 2009-10-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-30. Alirita 2016-08-23.
  4. National Australia Day Council Annual Report 2010-11 p3
  5. History. Arkivita el la originalo je 2017-10-22. Alirita 2016-08-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-22. Alirita 2022-01-16.