Diskuto:Alex MacFarlane

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tuta "artikolo" konsistas el informo (aŭ onidiro, "oni kredas... oni kredas..") de unu frazo, trifoje ripetita "Oni kredas ke Alex MacFarlane estas la unua posedanto de naskiĝatestilo kaj pasporto sekse nedeterminita. Naskiĝatestilo kaj pasporto: Oni kredas ke MacFarlane estas la unua persono kiu ricevis naskiĝatestilon kiu markas la sekson nedeterminita kaj la unuan pasporton kun la seksmarkilo 'X' en 2003. Oni raportis ke MacFarlane ricevis pasporton kun la seksmarkilo 'X' en la komenco de 2003." Vikipedia artikola ĝermo devas konsisti el almenaŭ tri frazoj kun malsamaj informaj enhavoj, trifoje la sama frazo ne kalkulatas kiel tri! Tiu-ĉi estas "ĝermeto", informo eĉ ne inda je la nomo "artikola ĝermo". Frazeta informo kiel tiu-ĉi eniru alian artikolon, ĉi-kaze probable plej sobre la medicinan teksteton Sindromo de Klinefelter. Mi alskrapas almenaŭ la informon, ke li naskiĝis en 1955, sed se savi tian artikolon, necesas nepre kolekti pliajn informerojn. ThomasPusch (diskuto) 21:35, 12 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Vidu: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2022/Junio

Komento Komento: Daŭre la teksto en sia supra duono konsistas el unu frazo, kvarfoje ripetita, kaj 10 anglaj referencoj estas dividitaj al la ripetoj - tamen estas ripetoj. Mi provas koncizigi, ĉar tiuj insistaj ripetoj en plimalpli samaj vortoj vere donas la impreson de neseriozeco. Supozeble mi ne konsekvence reduktas la tekston, mi pensas ke ankaŭ mia propono ankoraŭ havas ripetojn, sed almenaŭ estas signo de redukto de samformulaj ripetoj.

Cetere: La informo "naskiĝinta en 1955,< ref name="West Australian" / >", intertempe denove elpreniĝis, kaj same la referenco http://www.bodieslikeours.org/pdf/xmarks.pdf (11 January 2003) nun estas for, tamen ĝi ekzistas kiel arkivaĵo. Kial elpreni fakton referencitan el artikolo, kiu havas tiom malmultajn informojn krome. Mi recitas ĝin.

La lasta frazo, aldonita al la angla teksto kaj kopiita ĉi-tien, temas pri du aliaj homoj. Bonvene! Tio estas plia informero.

ThomasPusch (diskuto) 11:09, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Problemo ankoraŭ estas ke la artikolo daŭre estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi (la tri ligoj Uzanto-Diskuto:Robin van der Vliet, Vikipedio:Polurado kaj Vikipedio:Forigendaj artikoloj ja estas nur teknikaj kaj enhave ne kalkuleblas). Mi proponas meti ligilojn ĉi tien de la artikoloj sindromo de Klinefelter kaj intersekseco. Tiuj estas laŭ mi la nuraj paĝoj imageblaj. Meti ligilon de la paĝo Viktorio (Aŭstralio) ĉi tien jam ŝajnus al mi aŭdaca, ĉar en la teksto pri Viktorio ne unuavice temas pri tiu ĉi homo. ThomasPusch (diskuto) 11:21, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus vidis ke la rusa artikolo venis al la samaj konkludoj kiel mi... TP