Sindromo de Klinefelter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sindromo de Klinefelter, ankaŭ konata kiel 47XXY, estas la simptomoj kiuj rezultas de du aŭ pli X-kromosomoj en maskloj. La ĉefaj trajtoj estas malfekundeco kaj malgrandaj testikoj. Ofte, simptomoj povas esti subtilaj kaj multaj homoj ne rimarkas, ke ili estas tuŝitaj. Kelkfoje tamen, la simptomoj estas pli elstaraj kaj eble inkluzivas pli malfortajn muskolojn, pli grandan altecon, malriĉan kunordigon, malpli da korpa hararo, kreskon de mamoj kaj signife malpli fortan intereson pri sekso. Ofte nur en la fazo de pubereco ĉi tiuj simptomoj rimarkeblas. La inteligenteco kutime estas normala; tamen, legaj malfacilaĵoj kaj problemoj rilate al parolado estas pli oftaj. Simptomoj estas tipe pli severaj se ĉeestas tri aŭ pli X-kromosomoj (48, XXXY-sindromo aŭ 49, XXXXY-sindromo).

La sindromo kutime okazas hazarde. Pli maljuna patrino povas havi iomete pliigitan riskon de infano kun tia sindromo. La kondiĉo ne kutime herediĝas de siaj gepatroj. La Sindromo de Klinefelter estas diagnozita de genetika testo konata kiel kariotipo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]