Diskuto:Bertilo Wennergren

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Bertilo Wennergren,

kontribuas kiel vikipediisto Bertilow (diskuto kontribuoj).

Du nestitaj informkestoj[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke en la artikolo estis du informkestoj. Ĉar ambaŭ estas ĉikaze utilaj, sed havis malsaman larĝecon, mi cerbumis kion fari. Do, mi redaktis ambaŭ ŝablonojn kaj metis la duan informkeston en parametron de la unua. La rezulto aspektas kiel ununura informkesto kaj estas pli bela ol antaŭe. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:35, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Bertil Wennergren kaj la ujo-formaj landnomoj[redakti fonton]

En la teksto ĝis nun estis la sekva tekstero de du frazoj:

1"Post nesukcesa altrudo de la ujo-finaj landnomoj, 2li retiriĝis el Vikipedio, 3sed tiucelan agadon li sukcesis atingi kiel direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro en kadro de Akademio de Esperanto [1].
4Li sukcese verkis, adoptigis Liston de Rekomendataj Landnomoj, kun ujo-formaj landnomoj antaŭe, prefere."

Ĝin en marto 2024 viŝis anonimulo de IP-adreso 88.113.28.92, notante "forigis okulfrape tendencan, lerte sugestan opiniesprimon senfontan". La redakto ankoraŭ ne estas en la stabila versio de la teksto. De la kvar informeroj en la du frazoj, fakte nur la tria havas konkretan referencon, sed tio ne signifas ke la unua (nesukcesa altrudo de la ujo-finaj landnomoj), dua (li retiriĝis el Vikipedio) kaj kvara (li sukcese adoptigis Liston de Rekomendataj Landnomoj, kun ujo-formaj landnomoj antaŭe) asertoj estus malĝustaj. Kaj mi pensas ke ankaŭ la tri esprimoj devus esti konfirmeblaj per referencoj. Sume mi ne dirus ke la frazumo estus "lerte sugesta" kaj manipula, sed ke temas pri kvar supozeble ĝustaj informoj, el kiuj nur ne ĉiu estas detale pruvata per ekstera referenco, kaj mi ne scias ĉu kaŭzo de la foriro el Vikipedio estis la "nesukcesa altrudo de la ujo-finaj landnomoj", kion tamen la teksto ankaŭ ne asertas, nur statante ke laŭ kronologio unue okazis unua evento kaj poste dua.

Mi eĉ ne scias ĉu eblas diri ke la "altrudo de la ujo-finaj landnomoj" en Vikipedio estis "nesukcesa", ĉar post kampanjo pri uzo la ujo-finaj landnomoj en Vikipedio ili estas multe pli fortaj kaj protektataj en la artikoloj, multe pli forte ol mi perceptas ilian nur marĝenan uzon en la reala, aparte parola lingvouzo post 1975. Tial mi jes perceptas iun provon per manipulo de Vikipedio influe ŝanĝi la ĝeneralan lingvouzon de Esperanto al subjektive dezirata direkto al pli da "ujo-finaj landnomoj". Rezulte, mi pensas ke la simpla silentigo de la informo estus eĉ pli "opiniesprimo senfonta" (en la aserto almenaŭ estis unu fonto). Tial mi metas la pridubatan teksteron ĉi tien kaj alvokas trovi pliajn referencojn kiuj pruvus la ĝustecon aŭ malĝustecon de la informo. ThomasPusch (diskuto) 12:29, 23 maj. 2024 (UTC)[Respondi]