Diskuto:Blanka Armeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la rusa vikipedio estas du diversaj artikoloj de titolo "Blanka Armeo" kaj "Blanka movado", sed laŭ la nuna stato la du esperantlingvaj artikoloj de tiuj titoloj praktike priskribas la saman temon. Aŭ necesus pli bone diferencigi la temojn, por pravigi ekziston de du paralelaj artikoloj, aŭ - laŭ mi prefere - kunigi la enhavojn de la du tekstoj al unu artikoloj, kiel faras la plej multaj alilingvaj vikipedioj. ThomasPusch (diskuto) 13:35, 4 Sep. 2015 (UTC)

@ThomasPusch: Ĝis nun neniu reagis en la diskutejoj de la artikoloj. Mi ne scias ĉu ankaŭ aliloke. Mi vidas, ke dume en la du artikoloj kreskis la diversaj lingvoj kun propra intenco. Mi pretas iom reredakti unu aŭ ambaŭ el ili, se oni forigas la sugeston. Unu afero estas la movado inkludante sociajn aferojn kaj alia la milito fare de armeo.--kani (diskuto) 22:55, 24 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
@Kani: Mi skribis en 2015 ke laŭ mi unu ebleco estus "pli bone diferencigi la temojn, por pravigi ekziston de du paralelaj artikoloj" (en Esperanto). Se tio nun pli bone eblas, ankaŭ ĉar aliaj lingvoversioj intertempe "pli bone diferencigis la temojn", kaj se vi pretas redakti la du paĝojn - perfekte! Mi neniel kontraŭstaras! Amike ThomasPusch (diskuto) 11:45, 25 feb. 2022 (UTC)[Respondi]