Diskuto:Festivalo Svezdiĉki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo "Asterisks-festivalo" estas tute stranga. Rigardo en la koncernan makedonan version de la teksto montras ke la festivalo nomiĝas Ѕвездички, tio havas la signifon "Asteriskoj". Kio venus al la freneza ideo, en Esperanto krei pluralon kun aldona litero -s, tiel ke esperanta vorto finiĝus kun tri konsonantoj -sks??? Mi ŝanĝas la tekston al "Asteriskoj-festivalo", sed tamen nekredeme kaposkuas... ThomasPusch (diskuto) 03:26, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]


Plia problemo estas la du arkivigitaj eksteraj ligiloj:

tie malgraŭ la arkivigo videblas tute nenio. Nur nigro. Tia "retejo" ne povas resti ĉi tie. Kaj
... levas la demandon: kiu aŭ kio estas Denis Dimoski? La pli-malpli kontentige arkivigita retejo donas anglalingvan respondon: "Denis Dimoski was born on 4th June 1993 in Prilep, Macedonia. He is in 6th grade at Blaze Koneski primary school" Do temas pri knabo naskita en 1993 kaj nun en la 6-a lerneja klaso (?!?!). Tio signifas ke la retejo estas de antaŭ pli ol 16 jaroj, kaj kolapsis antaŭ 15 jaroj. Tia antikva retejo eble taŭgus por biografia paĝo, sed ĉi tie ĝi ankaŭ ne aldonas iun informon pri la festivalo. Do ambaŭ retejoj devos esti forprenataj.

Eblus dubi ĉu tia festivalo entute iam jan ekzistas. Sed plia serĉo trovas plurajn filmajn prezentojn el retejo YouTube de festivalo efektive nomata "Asterisks" en 2012 kaj ankaŭ en 2022; ekzemple:

Do, la tuto tamen ne estis blufo, nur la tri vikipediaj artikoloj ĉiuj malaktualas je pli ol 15 jaroj.

Kaj fine la serĉo eĉ trovas aktualan retejon:

  • zvezdicki.fest.mk

Klare, zvezdicki estas latinliterigo de la titolo "Ѕвездички" (zvezdički, "steletoj"), kaj "asterisks" estas maleleganta angla traduko.

Kun tiu rezulto, mi proponas plu renomi la titolon de la paĝo al "festivalo Svezdiĉki" (kun esperanta ĉ por la ч en la origina nomo), klarigi tradukon de la vorto Ѕвездички ("steletoj") kaj aldoni, ke en la evento ankaŭ uzatas anglalingva formo "asterisks" (asteriskoj=steletoj). En Esperanto, titolo "festivalo Svezdiĉki" malpli strangas ol titolo "Asterisksfestivalo" kun 4 konsonantoj en la mezo, kvankam se oni scias pri kio temas tiu stranga vorto, oni ankaŭ alkutimiĝas al tiu aspekto. Tamen, detektiva laboro pro tiom fuŝe malaktualiĝintaj vikipediaj paĝoj!

Solvita la enigmo. ThomasPusch (diskuto) 04:37, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]