Diskuto:Fortikaĵo Erebuni

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

HTML- kaj CSS-problemoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la paĝo enhavas amason de kodo-ruboj je HTML-a kaj CSS-a niveloj. Aperas ripete <div> sen fina </div>. Krome mi ne konas la CSS-strangaĵon "float:center". Kiu inventis ĝin? Kaj en la artikolo aperadas ripetege la evitinda malnoviĝinta HTML-peco <center>, kiu prefere estu substituata per {{centre}} aŭ eble alie. - Amike Tlustulimu (diskuto) 07:35, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi korektis ĉion, kion mi antaŭe menciis kaj trovis. Ĉirkaŭantan <div> sen fina </div> ĉe la tabeloj mi eĉ komplete elĵetis. Tia kodo ne nur estas fuŝa, sed eĉ superflua. La centrigon de la tabeloj mi aranĝis alie, nome per kombino el larĝodifino per width: kaj la valoro auto ĉe margin por la horizontala direkto. La centrigon de la bildopriskriboj mi aranĝis kiel preskaŭ ĉiam per {{centre}}.--Tlustulimu (diskuto) 07:47, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

La malnovaj kodoj, vi komprenas, ĉiuj estis ne de mi, sed de la principa aŭtoro de la teksto, AndyHM, el 2009 kaj 2020. Mi nur "kulpis", ke mi vidis la alvokon "Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi!" kaj faris tion, poste ne kontrolante ĉu io fuŝiĝis, ĉar kio povus fuŝiĝi se fine mankanta informo estas? Koordinatoj principe ĉiam bonvenas en tekstoj, kaj povas esti nur plibonigo. Mi tute konscias pri la prefereco de {{centre}} anstataŭ la malnova <center>, kaj ofte korektas tiaĵon en fremdaj tekstoj (kaj ankaŭ en propraj de antaŭ jardeko), sed tamen esperas ke la vikipediaj kodoj ne tiel evoluos ke iam ili tute ne plu komprenos HTML-kodojn - ja tiuj estas la bazo de la tuta interreto... ThomasPusch (diskuto) 08:19, 11 jun. 2022 (UTC)[Respondi]