Diskuto:Fürst

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu fürst ne havas esperantan nomon? Fürstoj ne estis nur en Germanio kaj ekster Germanio oni ne uzis vorton fürst. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:26, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Ne ekzistas vorto kiu ekzakte samsignifas kun Fürst, kiu eĉ mem havas en si plurajn diversajn signifonuancojn. Plej ofte oni tradukis ĝin per "princo", sed tiu vorto mem ankaŭ enhavas plurajn signifovariantojn, kie nur kelkaj kongruas al Fürst, aliaj eble pli al Prinz.

La artikolo intencas klarigi pri la signifo(j) de ekzakte tiu vorto Fürst, do ĝi nepre ne povas havi iun alian nomon.

Notu ke:

  • Fürst povas esti malalta nobelo, la plej malalta en la vico Fürst - Graf (grafo) - Herzog (duko) - König (reĝo).
  • Sed depende de kunteksto Fürst ankaŭ povas esti ĝenerala vorto kiu inkluzivas ĉiujn tiujn ŝtupojn, inkluzive imperiestron.
  • Fürst povas esti ia ajn reganto.

Kelkaj lingvoj, kiel la germana kaj la sveda, havas apartajn vortojn por Fürst/furste kaj Prinz/prins. Sed pli multaj lingvoj uzas nur unu saman vorton princo kiu kovras ambaŭ.

Moldur (diskuto) 16:02, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉi tien ligas intervikia ligilo el la ĉeĥa cs:Kníže, kio ne estas princo. Esperanta princo estas ĉeĥe cs:princ. Princo estas vira ido de "fürst", sed kial ligi "patron" (fürst) kun "filo" (princo) kaj tiel fuŝe interligi ilin? Petr Tomasovsky (diskuto) 16:18, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Kaj traduki ĉeĥan vorton Kníže kiel Princo, tio signifus, ke ili estas unu persono, ĉu ne? Alivorte - patro kaj filo estas unu persono. Tio estas sensencaĵo, eĉ kiam oni ofte tradukas tiel tion, kio estas malĝusta. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Estas tute eble ke la nunaj interligoj estas strangaj kaj malbonaj. Se vi povas kaj volas plibonigi la intervikiajn ligojn, vi estas tre bonvena! Mi mem tute ne scias, kiel rilatas Kníže al Fürst aŭ al Prinz aŭ al princo.... Sincere Moldur (diskuto) 17:10, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Nomo por Fürst en Esperanto[redakti fonton]

Ĉar onidire ne estas nomo en Esperanto por tiu ĉi titolo, mi uzos en paĝoj la ĉeĥan ekvivalenton por ĝi - kníže. Krome rilate al Hitler oni kutimas uzi la germanan "titolon" Führer, kiu ja estas alinomita al Esperanto. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:42, 10 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Jes, bone. - Moldur (diskuto) 07:35, 10 feb. 2022 (UTC)[Respondi]