Diskuto:Germana aŭtovojo A3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aŭtovoja itinero en la informkesto estas detalega, sed eĉ ne bone tradukita al Esperanto: Kiun sencon havu la pola "Policja autostradowa"? Kie situas Stockstadt super Renem (temas ne pri Stockstadt am Rhein, kiel eblus supozi, sed fakte pri Stockstadt am Main ĉe Aschaffenburg)? Ktp ktp. Ĉu "parkejo por TIR" vere tiom klaras (temas pri kamiona parkejo)? Ktp.

Pri la informkestaj itineroj de pluraj aliaj aŭtovojoj samas. Foje funkcias meti tiajn nematurajn informerojn kaj fidi ke iu alia vikipediano bonvole ordigas ĉion, sed foje simple tiel restas dum monatoj*: Evidente ne eblas devigi vikipedianojn korekti alies duonlaboron, aparte malfacilas se temas pri tre granda kvanto da korektoj...

Aidas 20:36, 7 Dec. 2011 (UTC)

* Prave, kaj foje tiaj misoj restas dum jardeko, ne nur dum monatoj ! ThomasPusch (diskuto) 10:45, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Arbitra ŝanĝo al landonomoj kun uj-finaĵo[redakti fonton]

Alia temo: Uzanto Longharulo, kiu krome tute ne kontribuis al la komence tre problema kaj pene riparenda artikoleto, simple permisis al si la rajton per la jena redakto ŝanĝi la landonomojn al sia preferata formo kun uj-finaĵo. Moldur en marto 2022 reŝanĝis unu el la ŝanĝoj, ne kuraĝante ankaŭ reŝanĝi la aliajn ŝanĝojn. Sed efektive uzanto Longharulo laŭ la konata interkonsento pri landonomoj havus nur la rajton tiel laŭ persona gusto ŝanĝi la tekston, se li estus la origina kaj plej grava redaktanto. Nek la origina redaktanto Lun Vulp nek mi kiu en majo 2016 pene ĝustigis la ĝis tiam misan tekston aplikis landonomojn kun uj-finaĵo kaj konsentus pri io tia. Mi tial restarigas la tekston al la antaŭa stato. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Bone. - Moldur (diskuto) 14:55, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikidatumoj[redakti fonton]

Cetere ankoraŭ estas plia miso en ĉiuj paĝoj pri germanaj aŭtovojoj. La neesperantisto Labant en Vikidatumoj aldonis al ĉiuj paĝoj tute ĝustan vikidatuman kategorion "ŝosea sistemo (P16): federacia aŭtovojo en Germanio", kaj al ĉiu vikidatuma unuo aldonis misan priskribon "federalaj aŭtovojo en Germanio", certe kun bona intenco, sed tamen mise, kvankam li jam antaŭe uzis la ĝustan formon "federacia aŭtovojo en Germanio". Tiun eraron ankaŭ necesas ripari, en bedaŭrinde ĉiuj vikidatumaj unuoj. ThomasPusch (diskuto) 10:53, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]