Diskuto:Kamala Harris
Aspekto
Kie mi povas aldoni ke ĉi tiu estas traduko/resumo de la anglalingva paĝo kun la sama nomo? -- aldonis, sen subskribo, Charlotte S je 14 aŭg. 2020
- Aŭ sub ĉapitro "Fonto" aŭ "Fontoj", se estas pliaj fontoj, sub la listo de referencoj en la artikolo mem, aŭ per noto diskutpaĝa, do ĉi tie. Tiu ĉi noto de 2020 jam sufiĉas kiel noto. ThomasPusch (diskuto) 12:44, 26 jul. 2024 (UTC)
Referencoj
[redakti fonton]La referencoj nepre devas esti ĝustigitaj (aŭ forigitaj) - senpense kopii el la angla al Esperanto ne funkcias! Mi jen ĝustigis iujn, sed ne havas la tempon prilabori ĉiujn. ThomasPusch (diskuto) 10:55, 8 nov. 2020 (UTC)
- Krome indas pripensi, kiuj ruĝaj ligiloj aldonindas al teksto. Baza ideo estas, mem esti preta fari artikolon por igi ruĝan ligilon blua, kaj ne atendi kaj plendi ke "la aliaj devas tion fari". Ĉu nepras nova artikolo domŝtelo, se artikolo ŝtelo ja ekzistas? Se juristo aŭ ŝatanto pri juro volas verki tian pli specifan artikolon - bonvolu! Sed se ne, prefere ne meti ruĝajn ligilojn, kiuj estas informaj sakstratoj kaj tute ne helpas al leganto. ThomasPusch (diskuto) 12:57, 8 nov. 2020 (UTC)
- La kritikaj notoj daŭre validas. Mi hodiaŭ aldonis artikolojn pri Alan Cranston kaj Willie Brown, sed ŝanĝis la vortojn "hommortigo kaj domŝtelado" al "hommortigo kaj domŝtelado" - mi tute ne scius kie trovi vididatuman eron pri "hommortigo" diference de mortigo kaj pri "domŝtelado" diference al ŝtelado (mi jes komprenas ke domŝtelado estas aparta nuanco de ŝtelado, malsama al infana ŝtelado de pomo en bazaro, kiu povus meriti apartan artikolon, sed mi en pluraj lingvobranĉoj de vikipedio rigardis kaj ne trovis taŭgan alilingvan artikolon - sendube mi ne perfekte serĉis). Aldone: teksto pri mezlernejo Westmount certe bonvenus, se iu nepre volus krei bonan artikolon pri la lernejo, sed ni ne povas antaŭvidi nepran kreon de esperantlingvaj artikoloj pri ĉiuj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj de la mondo, kaj ruĝa ligilo pri mezlernejo ne aparte provizita per esperantlingva artikolo estas troigo ... Estas ankoraŭ pluraj kontrolendaj kaj kontrolindaj ruĝaj ligiloj kaj referencoj en la teksto - sufiĉe por laborigi plurajn vikipediajn uzantojn. ThomasPusch (diskuto) 06:46, 25 jul. 2024 (UTC)
- La ruĝaj ligiloj jam estas plenigitaj per komuna agado de Sj1mor kaj mi hieraŭ, restas finkontroli la referencojn. ThomasPusch (diskuto) 12:41, 26 jul. 2024 (UTC)