Diskuto:Konkurso
Konkur Konkurs Konkurenc kaj kunkur
[redakti fonton]Miopinias ke tre facilas konfuziĝi inter la propraj uzoj do jen la difinoj el vortaro.net
konkur/i
[redakti fonton](ntr) Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon
konkura
1 Tia, ke pri ĝi oni konkuras: nur viva konkura laboro povas doni vivipovan lingvon internacian.
2 Konkurenca: per konkura marĉando la prezo falis Z. konkure. Vete, kvazaŭ konkurantoj: ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin Z; ĉiuj konkure rapidas al la pordo Z.
konkuro, konkurado
1 Ago de tiuj, kiuj konkuras: konkuro pri profito, al feliĉo, en armiĝado; mi volis montri, ke mi ne malaprobas la konkuradon de la Jarlibro kun mia Adresaro Z; (tiu komitato) neniam komencos konkuradon kontraŭ la E-istaro Z; ĉia laboro k ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado (ĵaluzo) de unu kontraŭ alia X; (f) iu, kiu per sia eksteraĵo povus elteni la konkuron kun s-ro A. Z. 2 Konkurenco: tiu ĉi supermezura konkurado alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero Z; la kaŭzo de la intergenta malamo ne estas ia konkurado ekonomia Z.
konkuradi. Daŭre konkuri: ĉiuj (rozoj) konkuradis inter si per sia bonodoro k koloroj Z; tia (internacia lingvo) konkurados antaŭ ĉio kun la lingvo angla Z; (f) la muziko pene konkuradis kun la dancado Z.
konkuranto. Persono, kiu konkuras kun alia(j)
konkurs/o
[redakti fonton]1 Antaŭaranĝita batalo inter konkurantoj, laŭ difinitaj reguloj k rekompencoj, kun juĝantaro el aparte elektitaj personoj
konkursi (ntr) Partopreni en konkurso: povas konkursi nur personoj virseksaj.
artkonkurso, ĉevalkonkurso, kurkonkurso, remkonkurso. Konkurso pri tiaj aktivecoj.
konkurenc/o
[redakti fonton]Komerca, industria, negoca konkurado: lojala, nelojala konkurenco; reĝimo de la libera konkurenco.
kunkuri
[redakti fonton]Kuri plurope al unu sama loko aŭ celo. Sj1mor (diskuto) 06:26, 16 maj. 2024 (UTC)