Diskuto:Oakland

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara anonimulo 110.148.194.145: La artikolo nun klarigas ke la urbo havas partnerajn urbojn inter alie en

Do pri ĉiuj de tiuj urboj ankoraŭ ne ekzistas artikoloj en Esperanto, ĉar la nomoj ankoraŭ ruĝas! Tio parte malĝustas: la urboj parte ne estas anglalingvaj, kaj tial anglalingvaj latinliterigoj ne komprenatas. Naĥodka (ruse Находка) kaj Foŝan (ĉine 佛山) tutcerte havas artikolon, Sekondi-Takorad nomiĝas Sekondi-Takoradi, Ocho Ríos kaj Oakleigh, antaŭurbo de Melburno efektive ankoraŭ ne havas artikolon. Kaj cetere ekzemple forgesiĝis Bauchi en Niĝerio. Bonas ne tiom rapidi, enigante teksterojn el aliaj lingvoj, sed kontroli kaj saĝe adapti la informojn. Neniu postulas ke enigante tian informon oni tuj devus krei artikolojn pri ekzemple Ocho Ríos kaj Oakleigh, kvankam tio kompreneble despli bonvenas. Sed estas bone almenaŭ atenti ne krei pseŭdo-ruĝajn ligilojn pri tekstoj laŭdire neekzistaj, kiuj jes ja ekzistas! ThomasPusch (diskuto) 10:35, 19 okt. 2022 (UTC)[Respondi]