Diskuto:Rostock

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Soraba nomo[redakti fonton]

Saluton. Kiu aldonis la soraban nomon de la urbo, kvankam la urbo ne troviĝas kaj neniam troviĝis en la setlejo de la soraboj? Mi proponas meti ĝin en novan, apartan ĉapitron, sed forigi ĝin el la informkesto. La soraba nomo ja ekzistas, tamen ĝi ne estu je la komenco de la artikolo. La sama problemo koncernas la polan nomon, ĉar la urbo neniam apertenis al Pollando. --Tlustulimu (diskuto) 11:29, 27 Nov. 2012 (UTC)

Ekzakte. La urbo ankaŭ havas nomon en la greka, Ρόστοκ, same en la ĉina, rusa, bulgara ktp., kaj certe estas iuj grekoj, rusoj, poloj, ĉinoj kaj bulgaroj en la urbo, sed tamen ĝi neniam apartenis al Grekio, Rusio, Pollando, Ĉinio aŭ Bulgario kaj la tradukitaj nomoj neniam estis oficialaj urbonomoj. Mi ĝustigas la paĝon. ThomasPusch (diskuto) 18:05, 18 maj. 2021 (UTC)[Respondi]