Diskuto:Sopot

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtoraj rajtoj[redakti fonton]

La artikolo multloke enhavas la rimarkigon "(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)". Tio kreas du problemojn:

  1. En Vikipedio la mencio de aŭtoroj en artikoloj ne estas kutima. La redaktintojn oni povas vidi en la artikola historio, fontojn oni indiku en aparta sekcio.
  2. Se la teksto (aŭ partoj de ĝi) estis laŭvorte transprenita aŭ tradukita el la menciita artikolo, necesas deklaro de ties aŭtoro ke li konsentas ĝian publikigon sub la vikipedia permesila modelo (Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita). Sen tia konsento necesas forigi la artikolon.

@Kozyra: ĉu vi bonvolas klarigi ĉi tiujn problemojn? – Umbert' (diskuto) 17:42, 14 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

Karaj, mi metis la indikon pri la studento al unu referenco por la tuta ĉapitro pri "historio", ĉi tie kaj ankaŭ en pluraj aliaj artikoloj, tiel aspektas malpli trude, kaj pensas ke dubokaze eblas fidi al sinjoro Kozyra ke la studento kunredaktis per la redaktokonto de s-ro Kozyra. Tamen mi ankoraŭ devis ŝpari iujn mapojn kaj kunpaki fotojn, por ke ne estu tro da fotoj kompare al la teksto. Tiel ĉi nun pli-malpli tolereblas... Sed estas granda laboro tiel postredakti tekstojn, kiuj antaŭe draste diferencis de normale aspektanta vikipediaj artikoloj! Bonus iom lerni pri lingva kaj grafika stiloj de vikipediaj tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 11:38, 22 apr. 2021 (UTC)[Respondi]