Diskuto:Sufiksoj en Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu la diskutpaĝan noton Ĉu "prefikso" aŭ "antaŭafikso"?, kiu same validas pri la artikoloj prefiksoj en Esperanto kaj sufiksoj en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 13:03, 1 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Krome pri la listo de neoficialaj sufiksoj en la koncerna informkesto ankaŭ vidu la noton Ŝablono-Diskuto:Sufiksoj en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 1 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Alispecaj[redakti fonton]

En Alispecaj: Kial mankas la sufiksoj -an kaj -ar? Ili estas en la supra kadro sed ne en la teksto. —La komenton aldonis, sen subskribo, Gmolleda (diskuto • kontribuoj) 17:30, 11 feb. 2021‎ (UTC)[Respondi]

Saluton, Gmolleda. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus aldonis la du sufiksojn al la listo, ĉar mi tute ne scius kialon pro kiu ili plu forestu tie. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

neoficiala sufikso -un-[redakti fonton]

Iu anonimulo fine de 2022 aldonis iun onidiran neoficialan sufikson -un- (ruĝa ligilo, do ne eblis vidi ion pli detale). Mi pardonpetas, sed mi tute ne povas memori iun ajn vorton kiu uzus tiun "sufikson", kaj ankaŭ la listo de neoficiala sufiksoj en PMEG tute ne helpas, kvankam ĝi listigas multajn tre kontroversajn kaj strangajn "eventualajn sufiksojn". Tial mi provizore malfaras la anoniman redakton, kiu ĉiukaze ankoraŭ ne estis en la stabila versio, kaj alvokas, se iu tamen volus onidiran neoficialan sufikson -un- (ruĝa ligilo), ke oni ĉi tie klarigu ekzemplon, plej bone kun ekstera referenco, kaj supozatan intencon de la proponata sufikso. Povas esti, ke mi pasive konas iun vorton kun tiu sufikso kaj nun ne povas memore trovi ĝin, sed mi dubas. Kaj metante iun noton estas bone alvoki la tri homojn kiuj ĉi tie jam metis iun noton vidi la noton, per meto de la ŝablono {{re|Gmolleda|Tlustulimu|ThomasPusch}}. Estas tiom da artikoloj, ŝablonoj kaj diskutpaĝoj, ke facile eblas hazarde vidi unu paĝon nur unufoje en jardeko, tial bonas atentigi iujn aliajn uzantojn pri diskutpaĝa noto. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 11 nov. 2023 (UTC)[Respondi]