Saltu al enhavo

Tanaceto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tanaceto
floranta tanaceto (Tanacetum vulgare)
floranta tanaceto (Tanacetum vulgare)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Tanaceto Tanacetum
Karolo Lineo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tanacetum coccineum

Tanaceto[1] estas plantogenro (Tanacetum) el asteracoj, kun ĉ. 160 florplantoj, kreskantaj en la norda hemisfero. Ili estas plej ofte plurjaraj - malofte unujaraj - moltigaj plantoj aŭ malofte duonarbustoj. Ili havas aromajn odorojn, la rizomo estas la travintruma organo de la planto. La folioj staras alterne, ili estas plej ofte kunmetitaj.

La infloresko estas kapitulo, la frukto akeno.

La tanaceto-specioj estas uzataj kiel nutroplantoj por la larvoj de kelkaj lepidoptero-specioj. Oni ekstraktas la insekticidon piretro el floroj de la genro. Tiel la „dalmata insektopulvo“ estas ekstraktita el la dalmata insektofloro (Tanacetum cinerariifolium). La sciencan nomon de la genro tanacetum enkondukis Karolo Lineo.

Elektitaj specioj

[redakti | redakti fonton]

Tanacetum abrotanifolium (L.) Druce
Tanacetum achilleifolium (M. Bieb.) Sch. Bip.
Tanacetum argenteum (Lam.) Willd.
Tanacetum atkinsonii (C.B.Clarke) Kitam.
Tanacetum balsamita L.
Tanacetum bipinnatum (L.) Sch. Bip.
Tanacetum camphoratum Less.
Tanacetum cinerariifolium (Trevir.) Sch. Bip.
Tanacetum coccineum (Willd.) Grierson
Tanacetum corymbosum (L.) Sch. Bip.
Tanacetum densum (Labill.) Sch. Bip.
Tanacetum ferulaceum (Sch. Bip.) Walp.
Tanacetum haradjanii (Rech. f.) Grierson
Tanacetum huronense Nutt.
Tanacetum macrophyllum (Waldst. & Kit.) Sch. Bip.
Tanacetum microphyllum DC.
Tanacetum parthenifolium (Willd.) Sch. Bip.
Tanacetum parthenium (L.) Sch. Bip.
Tanacetum poteriifolium (Nordm.) Grierson
Tanacetum praeteritium (Horw.) Heywood
Tanacetum ptarmiciflorum (Webb) Sch. Bip.
Tanacetum vulgare L.

Tanacetum vulgare estas plurjara aromodora, amargusta herbo kun plume entranĉitaj folioj, orflavaj kapituloj grandnombre kunmetitaj en korimbo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]