Tanganiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tanganjiko kaj Tanganjikio.
Tanganiko
20-a de julio 1922 – 9-a de decembro 1961

Mandato de la Ligo de NaciojKuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Brita Tanganiko (Tanganyika Territory en angla) estis brita kolonio kiu ekzistis inter 1919 kaj 1961. Antaŭ la fino de la Unua Mondmilito ĝi formis parton de la germana kolonio Germana Orient-Afriko. Post la ekmilito, la britoj invadis la teritorion de Germana Orient-Afriko, sed ili ne estis kapablaj venki super la germana armeo. La germana estro en Orienta Afriko, nome Paul Emil von Lettow-Vorbeck ne kapitulacis ĝis la falo de la Germana Imperio. Post tio la Ligo de Nacioj donis la kontrolon de la areo al Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi inkludis Tanganikon en la Mandato de la Ligo de Nacioj ĝis la fino de la Dua Mondmilito post kio ĝi iĝis Kuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj.

En 1961 Brita Tanganiko atingis sian sendependecon el Unuiĝinta Reĝlando sub la nomo de Tanganjikio, nome regno de la Komunumo de Nacioj. Ĝi iĝis respubliko unu jaron poste sed ĝi restis en la Komunumo. Tanganiko estas nune, kun Zanzibaro, parto de la aktuala ŝtato Tanzanio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gordon-Brown, A., FRGS, (eldonisto), The East Africa Year Book and Guide, London, 1954, 87 pp, kun mapoj.
  • Hill, J.F.R., and Moffett, J.P., Tanganyika – a Review of its Resources and their Development, publikigita de la Registaro de Tanganjikio, 1955, 924 pp, kun multaj mapoj.
  • Mwakikagile, Godfrey, Life in Tanganyika in The Fifties, New Africa Press, 2008, 428 pp, kun mapoj kaj fotoj.
  • Moffett, J.P., Handbook of Tanganyika, publikigita de la Registaro de Tanganjikio, 1958, 703 pp, kun mapoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]