Tantum devolutum quantum appellatum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tantum devolutum quantum appellatum estas latina jura esprimo, kies laŭlitera signifo estas tiom asignata kiom apelaciata.

Ĝi prezentas proceduran normon, validan en multaj nuntempaj juraj sistemoj, surbaze de kiu apelaciaj kortumoj ne rajtas decidi pri temo de la proceso, jam decidita en unugrada verdikto, krom se unu el la partioj specife apelacias kontraŭ ĝi.