Tardona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tardona estas vilaĝo en norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén [borŝod-abauj-zemplen], kun 1120 loĝantoj (2001). Ĝi estis unuafoje menciita en 1240 kiel "Turduna".

La vilaĝo situas ĉe piedoj de la montaro Bükk [buk] kaj estas grava Jókai-memorejo. Mór Jókai tie kaŝis sin kontraŭ la subpremoj, venĝo, post la hungara liberecbatalo de 1848, ĝis lia edzino Róza Laborfalvi akiris por li amnestian dokumenton.

La vilaĝo aperis en tri romanoj de Jókai (Barátfalvi lévita, A tengerszemű hölgy, Forradalmi és csataképek 1848 és 1849-ből).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]