Tarnaszentmária
Etoso
Tarnaszentmária [tarnasentmAria] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Eger. Ĝis 1903 la loknomo estis nur Szentmária (= Sankta Maria).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/19/Tarnaszentm%C3%A1ria_l%C3%A9gi_fot%C3%B3.jpg/220px-Tarnaszentm%C3%A1ria_l%C3%A9gi_fot%C3%B3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/32/R._k._templom_%285869._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg/220px-R._k._templom_%285869._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8783/20.2058
- Alto super marnivelo: 260 m
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 3331
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]Tarnaszentmária situas sur deklivoj de Mátra, laŭ rojo nomata Tarna, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kál-Bátonyterenye. Eger kaj Parád troviĝas po 17, Gyöngyös kaj Bélapátfalva po 28 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1325 en formo Torna, en 1339 Szentmária. En 1552 la turkoj detruis la vilaĝon. En la 18-a jarcento precipe slovakoj refondis la vilaĝon. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Eger.
En Tarnaszentmária migra poŝto servas.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Vizito de Maria (Tarnaszentmária) (la plej malnova kaj plej malgranda hungara preĝejo)