Preĝejo Vizito de Maria (Tarnaszentmária)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
Preĝejo Vizito de Maria en Tarnaszentmária
Preĝejo Vizito de Maria en Tarnaszentmária
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tarnaszentmária
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Kápolna-Füzesabony
paroĥo en Verpelét
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika monumento historia, la plej malnova kaj malgranda hungara kirko funkcianta senĉese en Hungario, en vilaĝo Tarnaszentmária.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj arkeologoj la absido estis konstruita kiel maŭzoleo aŭ konferencejo por duko en la malfrua 10-a jarcento. Ĝi havas bizancan efikon. Kelkaj ligas la preĝejeton al Samuel Aba. Aliaj supozas, ke la konstrujaro estis en la 11-a, 12-a aŭ 13-a jarcentoj. Estas ankaŭ opinio, ke la ornamaĵoj havas kaukazan-armenan stilojn. La vilaĝo mem ĉiam estis malriĉa, neniam estis mono por pligrandigi aŭ rekonstrui la kirkon, tial pli ol la duono restis plene origina. Tamen en la 15-a jarcento la kirko iomete gotikiĝis, en la 18-a jarcento iomete barokiĝis, inter 1869-1892 la navo estis plilongigita kaj turo estis konstruita. La orgeno kaj la predikejo estis faritaj en 1892. En la 1980-aj jaroj pli nova tegmento estis konstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto en mezo de la vilaĝeto. La mezepoka kaj la 19-a jarcenta konstruaĵoparto estas videble apartigebla. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La absido estas duonronda, la sanktejo estas hufoforma. La tegmento estas kovrita per ŝindoj. En mezo de la navo oni trovis familian tombon supozeble el la 15-a jarcento. En la navo ŝtonaj benkoj borderas la murojn. La sanktejo estas pli alte, ol la navo, tial oni konstruis 7 ŝtupojn.

Kermeso okazas en la 2-an de julio aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.